Kial paroligi la infanojn

El la Redakcio

Marto 27, 2015 | Vendrede | 13h43m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Helena Caetano

Glorinha, RS — Por meio de atividades lúdicas e brincadeiras, as crianças discutiram ações que façam com que o Amor vença de goleada os maus sentimentos.


Kiu neniam estis surprizita per simpla kaj sincera frazo veninta el infano? Ili havas kapablon veki en ni gravajn sentojn, kiel ĝojo, espero kaj renoviĝo, kiuj tamen malaperas pro paso de la jaroj, okaze de la ĉiutagaj malfacilaĵoj. Per sia simpleco de Animo vidi la mondajn problemojn, ili havigas al ni bonajn ekzemplojn pri kiel ni povas superi ilin kaj aliigi nian vivon. Disputaĉo inter infanoj, ekzemple, ne longe daŭras, ĉar tuj post kelkaj minutoj ili forgesis la kialon de la kverelo kaj revenas al ludado. Sen malpliigo de la kompleksa interrilatoj inter plenkreskuloj, ĉu eblas imagi kiel aspektus la homaro, se en la mondo de pliaĝuloj ankaŭ okazus tiel?

Jesuo, unu el plej konataj figuroj ĉe la popoloj, havigis voĉon al la etuloj, kaj Li estis unu el la unuaj kompreni la socian kaj spiritan gravecon de infanoj. En Sia Evangelio, Li avertis: “Vere mi diras al vi: Se vi ne turniĝos kaj ne fariĝos kiel infanoj, vi neniel eniros en la Regnon de la Ĉielo” (Mateo, 18:3). Per tiu konsidero, Jesuo atentigis siajn disĉiplojn, same kiel nin ĉiujn, pri la kontribuoj kaj valoroj de tiuj sociaj roluloj tiel gravaj, kiaj la infanoj. Cetere, tiu percepto, se adoptita, kapabligas nin vivi plibone en Paca Regno, kiu povas esti konstruata ĉiutage, en nia hejmo, en la labormedio aŭ ene de ni mem. Alidire, venigi tiun ĝojon en nian menson kaj Animon, ĉar ankaŭ de Jesuo estas la jena diro: “la Regno de Dio estas inter vi” (Evangelio laŭ Luko, 17:21). Tie oni vidas la atenton kaj zorgon, kiujn ni devas dediĉi al ĉiuj etuloj kiujn ni konas, estu li filo, frato aŭ nevo. 

Laŭ donitaĵoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), nur en 2011 oni antaŭvidis 19.000 infanmortojn ĉiutage, el kiuj 40% estis beboj dum la unua vivmonato, pro eviteblaj kaŭzoj. Signifaj numeroj, kiuj pensigas nin pri tio kion ni estas farintaj por garantii al ili vivon pli kaj pli justan kaj dignan, sendepende de nia profesia agadkampo. La edukanto kaj direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), Paiva Netto, tiel sin esprimas pri la zorgo dediĉata al la etuloj dum 65 jaroj da agado favore al edukado de la generacioj kaj de la estonteco de la Homaro: “La infano redonas nur tion kion la socio donas al ĝi. Se la socio havigas al ĝi rubaĵon, kutime la infano redonos al ĝi rubaĵon, sed se oni donos Amon — kies signifo estas Frateco, Solidareco, Kompatemo — la infano estos spirite kaj vizaĝe pli bela”

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj la 2an de marto 1996, okaze de unu el plej gravaj inaŭguroj de la Institucio favore al lernado de malpliaĝuloj, nome la Eduka Centro de Legio de Bona Volo, en la urbo Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), per elmontro de respekto kaj de atento pri la estonteco de ĉiuj infanoj el Rio kaj ties familioj. 

Cetere, LBV konservas tiun zorgemon ekde sia inaŭguro, en 1950, rigardi la infanojn kiel gravajn agentojn por transformiĝo. Unu el freŝdataj kaj gravaj agadoj kreitaj favore al la infanoj estis la Internacia Forumo de la Soldatetoj de Dio*, disvolvita kaj elpensita de la infanoj mem ekde 2003, kiam ĝin lanĉis Paiva Netto. 

Post plifirmigo de 10 jaroj da infana protagonismo, la forumo konservas sian celon, laŭ difino de ĝia kreinto: “Ni devas montri ke infana penso estas penso kiu havigas al ni perspektivon por plibona mondo (...). La infanoj havos la okazon manifesti sin (...), ĉar ili bezonas lerni kiel sin defendi (per Amo kaj inteligenteco)”. La infanoj kunvenas por pritrakti aferojn je siaj interesoj kaj je tiuj de siaj komunumoj, kaj siavice atentigas la familianojn pri la opinio de tiuj etaj protagonistoj. 

La infanoj mem planas la programon kaj, kune kun la profesiuloj de LBV, okazigas studrondon, teatraĵojn, ekspoziciojn kaj interagajn ludojn. La 28an de marto 2015, per komuna voĉdono, ili prilaboras la temon agi kun Bona Volo. La evento okazas samtempe en la lernejoj kaj Komunumaj, Edukaj Centroj de LBV kaj en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, la ekumena religio de Brazilo kaj de la mondo. Kiel konkludon — unu el la momentoj je granda atento flanke de la etularo mem — oni aŭdis la parolon de la kreinto de la Forumo de la Soldatetoj de Dio, Paiva Netto, kiu rete salutis la familiojn kaj parolis al ĉiuj ili.

Vi povas koni plibone la ekumenan proponon pri la infana-junula protagonismo per vizito ĉe la Portalo Bona Volo. Musklaku ĉi tie kaj skribu al ni. 

_____________________________________________
* Soldatetoj de Dio — Estas karesa esprimo kreita de la radiopreleganto Alziro Zarur, karmemora fondinto de LBV, ekde la origino de la Institucio, en la 1950-aj jaroj. Ĝi aludas al la ekumena kaj spiritualigita infano, kiu povis, ĉe la Institucioj de Bona Volo, ricevi plenan disvolviĝon, korpan kaj spiritan, pro formado de koro kaj cerbo, kiel defendas la ĉefgvidanto de la Institucioj de Bona Volo, José de Paiva Netto. Per tio oni celas konduki la infanon al ekvilibra vivo, starigante ĝian disvolviĝon sur firmaj kaj eternaj bazoj, kiuj estigos la estontecan Socion, la veran Solidaran Socion. Tiucele la fundamentaj bazoj estas la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj”. (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:13).

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva