Junulo superas siajn fizikajn limojn cele ne maltrafi la revon fariĝi ludisto

Jean Carlos

Aprilo 01, 2016 | Vendrede | 9h42m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La historio de la junulo Lucas*, 13-jara, el urbo João Pessoa, en Brazilo, inspiris kaj kortuŝis liajn geamikojn kaj familianojn, kaj sekve la tutan komunumon, per lia ekzemplo de superado. Li, kiu ĉiam tre ŝatis praktiki sportojn, precipe piedpilkon, revas iam fariĝi profesia ludisto.

Loĝanto de komunumo en socia risko, Lucas ĉiam uzis la liberan tempon por ludi piedpilkon kun la gekolegoj. En malfeliĉa dimanĉa posttagmezo tamen tragedia okazaĵo ŝanĝis por ĉiam la vivon de la junulo kaj de lia familio: la ludo estis haltita pro interpafado. Tri infanoj estis pafitaj. Unu el ili estis Lucas, kiu estis trafita je la kapo.

Jean Carlos
La piedpilka teamo dum unu plia trejnado. En la Institucio, sporto estas uzata kiel grava instrumento eduka kaj por diskonigo de valoroj, pere de ĝia kampanjo "Sporto estas Vivo, ne perforto!".

Kun malmultaj ŝancoj por resaniĝo, laŭ la kuracistoj, li enhospitaliĝis en tre zorgiga stato. Dum ok tagoj, li restis en komato en la sektoro por intensa flegado. Kun parol-limigoj, paralizo je unu flanko de la korpo kaj memor-misfunkcio, la junulo elhospitaliĝis sen espero pri pliboniĝo je mallonga tempo.

SENKONDIĈA APOGO

Sen kondiĉoj fari tion, kion li plej ŝatis, Lucas plenigis sian tempon per semajnaj vizitoj al la fizioterapiisto. Eĉ sciante pri la malfacila stato de la filo, Marilene dos Santos Lima neniam perdis la esperon: "Ni ne antaŭvidis kiam li denove piediros kaj parolos. (...) Mi kredas je mirakloj kaj mi sciis ke tiu ne estis la horo por li foriri."

La junulo estas unu el la prizorgatoj de la Komunuma Centro por Socia Asistado de Legio de Bona Volo (LBV) en tiu urbo, ekde fruaj aĝoj, pere de la programo Infano: Estonteco en la Estanteco!. Tie li ĉiam partoprenis en diversaj sociedukaj aktivadoj, ekster la lerneja instruperiodo, inkluzive sportajn aranĝojn.

Dum li resaniĝis, post ses monatoj malproksime de LBV, Lucas petis por reveni al tiu Institucio, ĉar li sopiris la kolegojn kaj aktivecojn, kiujn li partoprenis. "Ĉiutage li parolis ke li volas reveni. Li ĉiam estis tre aktiva kaj resti hejme ne multe bonfaris al li. Li partoprenis en ĉiuj aktivadoj de LBV kaj malĉeestis eĉ ne unu tagon", diris Marilene. Revene al tiu Institucio, li sentis sin pli bonvenigita: Li trovis denove la okazon rekuperi sian revon kaj rajtojn kiel civitano, kiuj estis prokrastitaj pro la perforto.

Jean Carlos

Crianças participam de exercícios físicos na oficina de Karate desenvolvida no Centro Comunitário da LBV em João Pessoa. 

Nun la junulo ricevas la tutan atenton kiun li bezonas, dum asistado de la multfaka skipo de la komunuma centro por socia asistado de LBV. La malfacilaĵo por komunikiĝi kaj la limigo de la movoj je la dekstra flanko, kie estas la piedo, kiu laŭ li estis lia preferata por fari golon, ne malhelpas lin plu revi. "Malgraŭ la malfacilaĵoj, ni perceptas lian volforton. Li partoprenas en la aktivadoj, laŭ sia limigo, ĉiam respektante la orientadon", klarigis la socia edukistino de la Institucio, Eriana Fernandes, respondeca pri la piedpilka teamo.

VIDKLARAJ PROGRESOJ

Laŭ la fizioterapiistino Andreia Tomaz, respondeca pri la kuracado de Lucas, lia reveno al LBV estis esenca por la rekuperado. "Je ĉiu fizioterapia sesio, mi surpriziĝas pro lia evoluo. Li estas ĉiam ridema kaj partoprenema. Ĉiusemajne li aperas kun iu novaĵo pri LBV. Mi havas nenian dubon pri tio ke la Institucio estas esenca en lia vivo", ŝi reliefigas.

Feliĉa pro la reveno de la lernanto, la instruisto Elisson Cardoso, respondeca pri la lecionoj de karateo, parolis pri la graveco de tiu aktivado por la knabo: "Li estis unu el miaj unuaj lernantoj. En LBV, ni lasas ke la infano mem elektu partopreni aŭ ne, kaj li montris grandan volon ekde la komenco". Pri la amikeco kun la ludkolegoj kaj pri la tempo dum kiu li restis for de la grupo, Elisson reliefigis la gravecon de lia ĉeesto. "Li havas spiriton de gvidanto. Li konkeris la respekton de la kolegoj kaj estas rigardata kiel ekzemplo de persisto."

Konu plie pri la laboro de Legio de Bona Volo en Brazilo kaj en aliaj landoj kaj helpu la Institucion plibonigi la vivon de miloj da aliaj familioj. Mondonacu per la retejo www.legionofgoodwill.org/donate.

____________________________________
* La nomo estas fikcia cele protekti la identecon de la favorato.