Instruado kaj amo aliigas la vivon de gravedulinoj

La programo Bebo-Civitano reliefigas la zorgon de LBV pri la Vivo ekde ĝia koncipiĝo

Leila Marco

Oktobro 06, 2014 | Lunde | 20h30m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Patrineco venigas riĉan kaj rimarkindan sperton en la vivo de virino, sed ankaŭ implicas ŝanĝojn en la stilo de vivo pro la novaj respondecoj kiel patrino. Krome ia nesekureco sufiĉe ofta en tiu periodo, la brazila realaĵo montras ke multaj gravedulinoj ankoraŭ ne disponas je bonkvalita kuracista asisto kaj je materiaj rimedoj necesaj por zorgi la bebon.

Vivian R. Ferreira

Tial, Legio de Bona Volo (LBV), per 15 el siaj unuopaj centroj en la tuta Brazilo, havigas al gravedulinoj kaj virinoj kun ŝiaj filoj ĝis tri-jara, el familioj en situacio de socia risko, materiajn rimedojn kaj fakan instruadon pere de la programo Bebo-Civitano. Ili ĉeestas kursojn, atelierojn kaj instruajn prelegojn pri kiel zorgi infanon kaj pri la graveco de familiaj rilatoj, inter aliaj temoj. La patrinoj ankaŭ ricevas, en a lasta etapo, vestaron por ili kaj por la bebo.

Jussara dos Santos, helpata de la programo en la jaro 2014, en la urbo Florianopolo, Brazilo, diris: “En LBV mi lernis multajn aferojn, kiel zorgi pri la bebo, la gravecon de mamnutrado. En la atelieroj pri manartaĵo, mi lernis kiel skulpti per malvarma porcelano, kiel fari tuketojn”. Laŭ ŝi, la lecionoj ĉeestitaj en la kurso estos transdonitaj al la filo. “Mi esperas ke li estos kuraĝiganto de Bonfaro, ĉar tiu estas la spirito de LBV, nome formi bonkondutajn civitanojn. Mi volas ke mia filo estu lernema, laborema kaj obeema al siaj devontigoj.”

La favoratino Michele Silva*, 28-jara, patrino de Mateus, Juliana kaj Igor, memorigis kiel estis sia vivo antaŭ ol ŝi partoprenis en la programo. “Mi estis deprimita persono, ne sukcesis labori, mi nur ploradis. Mi restadis hejme, ĉar mi ne volis eliri dum mia gravedeco. [...] Mi estis preskaŭ perdonta mian bebon, kaj tio estas des pli vera, ĉar mi estis hospitaligita dum preskaŭ unu monato, antaŭ ol mi naskis ĝin. Mi ne estis akceptanta mian bebon.”

Post la programo, Michele ekrigardis patrinecon alimaniere: “Mi multe dankas al LBV. Mi estis deprimita, kaj la teamo de LBV multe helpis min. Per prelegoj, per helpo de la sociala asistantino, mi volis naski mian filon, kaj mi konkludis ke la afero estas neniel kiel mi pensis. LBV helpis min kompreni ke mi povas labori, renkontiĝi kun aliuloj... Nun mi sentas min tre feliĉa”.

Vivian R. Ferreira

Michele tuj ekpraktikis tiun lernadon per zorgado de siaj filoj, kio inkluzivis la teknikon de mamnutrado. “Mi patriniĝas jam la duan fojon, sed mi ne sciis kiel ĝuste mamnutri. La banon, la dolorojn, ĉion tion pri la bebo mi lernis; ĉio estis novaĵo.”

La tuta laboro realigata de Legio de Bona Volo plenumiĝas danke al la financa kaj/aŭ volontula helpo de la popolo. Ni invitas vin helpi nin subteni ĉi tiun laboron! Vizitu www.legionofgoodwill.org kaj rete mondonacu per la retejo de la usona LBV.

_______________________
*Oni uzis kaŝnomojn cele protekti la identecon de la favoratino kaj de ŝiaj filoj. 

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva