Helpo al mankhavaj familioj

LBV de Bolivio komencas novan etapon de la programo Rondirado de Karitato

El la Redakcio

Novembro 02, 2013 | Sabate | 16h18m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Familioj atendas esti servataj de la programo Rondirado de Karitato, de LBV.

Buena Vista, Bolivio — Dum periodoj de ĉirkaŭ 2 jaroj, Legio de Bona Volo (LBV) de Bolivio, sin direktas al malsamaj komunumoj aŭ kamparaj regionoj por plenumi sian programon Rondirado de Karitato, per semajna laboro cele al kuraĝigo kaj plifortigo kaj de ĉiu el ili.

Ĉi-foje la favorata komunumo estis tiu Buena Vista — situanta ĉe la 7a distrikto de la urbo El Alto —, kampara regiono kie plej multaj familioj ne havas aliron al bazaj servoj kiel trinkebla akvo, elektro kaj kloakkanaloj.

La inaŭguro de la aktivado-ciklo de la programo de LBV en la komunumo okazis en la monato septembro kaj ĝin ĉeestis volontuloj de la Institucio kaj kelkaj infanoj asistataj de la Infanvartejo Jesuo, de LBV, kiuj prezentis al la publiko la Ekumenan Preĝon Patronia, la Preĝon de la Bona Infano kaj ankaŭ artajn aktivadojn. Pli ol 200 infanoj estis favoritaj kaj ĉiu ricevis nutran pladon, sukon kaj deserton.

Infanoj favorataj de la programo Rondirado de Karitato, de LBV.


Krom en la komunumo Buena Vista, LBV jam agadis en San Anselmo, San Luis, Arco Iris kaj San Miguel. Per la programo Rondirado de Karitato, tiu Institucio kontribuas al la forigo de malsato kaj venigas spiritan apogon kaj kuraĝigajn vortojn al familioj en socia risko. Tiuj aktivadoj okazas dufoje semajne, marde kaj ĵaŭde, ekde la 12h (laŭ loka horzono).

MULTOBLIGO DE BONAJ AGOJ

Legio de Bona Volo de Bolivio helpas familiojn kun malalta mongajno pere de la programo Rondirado de Karitato.
La graveco de la Rondirado de Karitato — unua socialasista programo de LBV, estigita la 1an de septembro 1962, en Brazilo —, povas esti pruvita per la plivastigo de ĝia homama laboro. Tiu iniciato originis, pro la forto de Solidareco, la estigon, en la tuta lando, de lernejoj por baza edukado, hejmoj por maljunuloj, Komunumaj kaj Edukaj Centroj kaj kampanjoj por konsciigo kaj socia mobilizo.

En tiuj lokoj, la Institucio disponigas diversajn sociedukajn kaj socialasistajn programojn, kiuj plenumis, nur en 2012, pli ol 10 milionojn da asistoj kaj bonhavaĵoj al  popoloj kun malalta mongajno.

Helpu al LBV helpi tiun, kiu plej bezonas! Legio de Bona Volo de Bolivio situas ĉe Calle Asunta Bozo Nº 520 Sector A ― Alto Obrajes, Ciudad de La Paz. Por pliaj informoj, telefonvoku (5912) 2733759. Vizitu la retejon ĉe www.lbv.org.bo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva