Amo kaj estimo reduktas enhospitaligojn

João Nery

Marto 15, 2016 | Marde | 9h54m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

Vivian R. Ferreira

De pli ol 65 jaroj Legio de Bona Volo (LBV) plivastigas la aliron al siaj programoj de kompleta apogo al la Homo kaj plifortigas la agadon favore al la daŭrepova evoluigo de la nacioj, kiel la zorgo pri la maljunuloj, nomataj en la Institucio Junuloj en la Tria Aĝo. Ĝia direktoro-prezidanto, Paiva Netto, reliefigas ke "en LBV, ni ne estigas etoson por konflikto de generacioj. Kontraŭe, ni kunigas al la vivsperta heredaĵo de la pliaĝuloj la benatan energion de la malpliaĝuloj. Kaj la Popolo profitas je tio". Tial, la Organizaĵo promocias sanan interagon kaj kunvivadon inter la generacioj, kontribuante al plibona vivkvalito kaj memestimo de ĉiuj kiujn ĝi helpas.

Ekde la komencaj jaroj de sia fondo en la 1950a jaro, LBV investis ankaŭ en la starigon de hejmoj celantaj ŝirmi personojn pli aĝajn ol 60 jaroj, sen monrimedoj por pluvivi aŭ sen familio por protekti ilin. Temas pri gastejoj por maljunuloj sen identeco aŭ forlasitaj el sia familia rondo, per kiuj oni celas restarigi kaj konservi la devenajn ligilojn kaj kunlabori por ke la favoratoj ĝuu vivon dignan, ensocietan kaj sanan.

Vivian R. Ferreira

Nuntempe tiuj gastejoj, funkciantaj en la brazilaj urboj Teófilo Otoni, Uberlândia kaj Volta Redonda, havigas asiston je Longdaŭra Gastado por tiuj kiuj vivas en la hejmoj, kaj je Taga Gastado por tiuj kiuj ĉeestas en la loĝejoj de la 8h ĝis la 18h, de lundo ĝis vendredo. Post la 18h kaj semajnfine, tiuj junuloj en la Tria Aĝo revenas al siaj familianoj. Ĉiam gvidataj de la enlanda Statuto de la Maljunulo, la hejmoj de LBV helpas maljunulojn en situacio de socia vundebleco.

D-ro Gustavo Aloísio Vieira, respondeculo pri la kuracista helpo ofertata en la hejmo, reliefigas la strukturon de la loko kaj la estimon de la laboristoj kiel gravaj faktoroj por la sano de la protektatoj. "La fizika parto estas bonega, ampleksa, tre aerumita; kaj la estimo, la respekto, tio ne troviĝas en aliaj lokoj." Lia opinio similas al tiu de la ĉefflegistino Bianca Aparecida Neiva Silva, kiu plu diras: "Tiu io plia en LBV estas la estimo, kiun ni sentas pri la maljunuloj. Tiu sento kompreneble kreskas ene de ni, ĉar ili koralligas al ni kvazaŭ ni estus ilia familiano". La rezulto de ĉiu tiu zorgemo, garantias d-ro Gustavo, estas la redukto de hospitalaj internigoj.

SUKCESA HISTORIO
Konu la ekzemplon de s-ro Ranulpho Silva, junulo en la Tria Aĝo.

La tiucelaj agadoj en tiuj gastejoj inkluzivas nutran edukadon, kuracistan kaj flegistan helpojn, terapiojn kaj socialan asiston. Danke al la helpo de kunlaborantoj de la Organizaĵo, la favoratoj ankaŭ ricevas vestojn, vindojn kaj medikamentojn.

Respektante la limigojn de ĉiu, ili havas ĉiutagon plenan je aktivadoj, kiel promenoj, ludoj, dancoj, kultivado de floroj kaj verdaĵoj por ke ili sentu sin utilaj kaj aktivaj. Krome, ili akceptas vizitojn de kunlaborantoj, geamikoj de LBV kaj ankaŭ de grupoj de studantoj. Ĉiuj tiuj faroj havigas momentojn de ĝojo, interagado kaj interŝanĝo de spertoj.

Vivian R. Ferreira


Ekde la elekto de la profesiuloj ĝis la aranĝo de la mebloj, inkluzive de la purigado de la ĉambroj, ĉio estas detale planita, por ke la gastigatoj sentu sin bone zorgataj, kaj la gastejo estu saturita de la vorto-signifo "hejmo".

SPACO POR KUNVIVADO

La Institucio ankaŭ disponigas, pere de siaj Komunumaj Centroj de Socialaj Asistoj tra la tuta lando, la programon Spaco por Kunvivado, celantan ankaŭ maljunulojn, kiuj partoprenas en diversaj agadoj rilatantaj kulturon, arton, sporton, distron kaj Ekumenan Spiritualecon.

 

 

Krom tiu laboro realigata favore al la junuloj de la Tria Aĝo, LBV agadas en aliaj fakoj ankaŭ alilande. Konatiĝu kun la laboro de LBV en la mondo kaj helpu al LBV helpi la bezonanton! Por pliaj informoj skribu al LBV atendas vian viziton ankaŭ en Facebook.

Tradukita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva