Alkoholo plus aŭtomobila kondukado: danĝera kombino por trafiko

Novembro 28, 2016 | Lunde | 15h53m | Ĝisdatigita la 30-an de Januaro, je 10h34m

Se ekzistas kombino, kiu neniam funkcias, ĝi estas alkoholo plus kondukado de aŭtomobiloj. Laŭ la Tutmonda Raporto pri Alkoholo kaj Sano, publikigita de Monda Organizo pri Sano en 2012, 15% de la mortoj pro trafik-akcidentoj en la mondo estis atribuitaj al alkoholo.

Shutterstock

Eĉ etaj kvantoj influas la konduklerton de kondukantoj: danĝeroj, kiel subnormala rapido de reagoj kaj manko de percepto pri la rapido de sia propra aŭtomobilo kaj de aliaj veturiloj, povas kaŭzi mortigajn akcidentojn.

DIFEKTOJ AL LA CERBO

Krome, alkoholaĵoj malutilas ankaŭ longadaŭre. “Se oni drinkis je alkoholismaj niveloj (kvin dozoj aŭ pli ĉiutage dum unu monato), oni rehavos siajn normalajn cerbofunkciojn nur post monatoj. Eble post jaroj”, kiel klarigas profesorino Edith Sullivan, el la Medicina Fakultato de Stanforda Universitato.

La adoleska fazo, kiam multaj homoj ekkonas drinkaĵojn, postulas pli zorgan atenton. Konsumi alkoholon povas interrompi la kreskon de normalaj cerboĉeloj, ĉefe ĉe la fruntaj regionoj, esencaj por logika pensado kaj rezonado. Resume, ĝi difektas la kon-kapablojn. “Kvankam adoleskantoj aspektas kiel plenkreskuloj, iliaj cerboj ankoraŭ maturiĝas”, klarigas esploristino Lindsay Squeglia.

Shutterstock

Tamen, trans la tujaj rezultoj, ĉiuj agoj estigas postefikojn. Drinki kaŭzas difektojn al la korpo, kaj, rezulte, al la Spirito, kaj estas ankaŭ malvirto, kiu altiras al drinkanto spiritajn kunulojn, ankoraŭ sensciajn pri la Diaj Leĝoj.


ZORGOJ PRI LA KONDUKADO DE AŬTOMOBILOJ

Portalo Bona Volo konsilas al ĉiuj kondukantoj ĉiam zorge konduki, respekti la trafikleĝojn kaj ne drinki. Kaj, antaŭ ĉiu vojaĝo, reciti Ekumenan Preĝon, petante la protekton de sia Gardanĝelo, ke Li helpu okazigi trankvilan vojaĝon.

Kondukanto: ne forgesu la senĉesan, avangardan kampanjon de Legio de Bona Volo, kreitan de la direktoro-prezidanto de LBV, José de Paiva Netto, per kiu ĝi dissemas valorigon de la vivo: “Iru senhaste, preĝu senprokraste”.

Legu ĉi-sekve la Preĝon de l’ Kondukanto, malnovan kreaĵon de LBV, reproduktitan el la revuo Bona Volo, n-ro 26, de Aŭgusto 1958. Tiu ĉi bela preĝo estas trovebla ankaŭ en la libro Al la Koro de Dio – Ekumena Kolekto de Preĝoj, publikigita de Paiva Netto per Eldonejo Elevação.


Preĝo de l’ Kondukanto

Jesuo,
mi volas, ke Vi estu
la Lumo de miaj okuloj,
por ke mi ĉiam vidu la ĝustan vojon!
La Gvidanto de miaj brakoj,
por ke mi konduku ĉiam al la Bono!
La Forto de mia vivo,
por ke mi persistu
en la ĉiutaga penado por pano!
Mia konstanta Amiko,
por ke mi servu ĉiujn kun Bona Volo!
La Amo de mia koro,
por ke mi amu ĉiujn kiel min mem!


AGOJ DE LBV FAVORE AL LA VIVO

La 10-an de Decembro 1993, en Vale do Anhangabaú, Sanpaŭlo, Brazilo, kiel raportis la gazetaro, 150 mil homoj, inter lernantoj, artistoj, sportistoj, komunikistoj, religiuloj, komunumaj gvidantoj, anoj de diversaj institucioj kaj la ĝenerala popolo, kunvenis por ekkrii Amon al la Vivo: Vivi estas pli Bone!

Donante internacian karakteron al tiu evento, la tiama direktoro pri komunikado de Unuiĝintaj Nacioj, Frank Merrit, venis Brazilon, por esprimi la admiron de UN al LBV. Li honoris fraton Paiva Netto per speciala ordeno de Unuiĝintaj Nacioj pro servoj plenumitaj favore al la Homaro.

Ĉe la evento, turninte sin al la homamaso, la reprezentanto de UN emfazis: “Mi deziras reliefigi la unikan laboradon, kiun jam de multaj jaroj faras eminenta Legio de Bona Volo. Mi volas danki vin ĉiujn, anojn de la Brazila popolo, kiujn mi lernis ami, per via muziko, per via kulturo kaj precipe per via vivĝojo, eĉ en malfavoraj situacioj. Tre honoras min kunesti kun vi. Pacon sur la Tero al la Viroj kaj Virinoj de Bona Volo!”.