95-jaraĝa, Nelson Mandela revenas al la Spirita Patrujo

El la Redakcio

Decembro 05, 2013 | Ĵaŭde | 9h06m | Ĝisdatigita la 22-an de Septembro, je 16h07m

La 5an de decembro, revenis al la Spirita Patrujo la iama prezidento de  Sud-Afriko, Nelson Mandela, pro pulma infekto. Rolihlahla Madiba Mandela naskiĝis la 18an de julio 1918, en la vilaĝo Qunu, kaj estis la ĉefa reprezentanto  en la lukto kontraŭ la apartismo (afrikanse, apartheid) — politika sistemo de rasa apartigo ―, li estis tutmonde konsiderata kiel liberiganto de sudafrikanoj kaj ankaŭ ricevis la Nobelpremion pri Paco. Diplomitiĝinta pri juro, li estis prezidento de Sud-Afriko inter la jaroj 1994 kaj 1999.

Li estas rekonata pro siaj streboj al disvastigo de demokratio kaj al antaŭenigo de packulturo en la mondo. 85-jaraĝa, julie 2004, Mandela anoncis sian retiriĝon de la politika vivo por dediĉi sin al la celoj de pluraj organizaĵoj favorantaj la homajn rajtojn. Li ricevis diversajn internaciajn omaĝojn kaj distingaĵojn pro sia vivo-rekono de batalo por sociaj rajtoj.

EKUMENA FRATECO
En 1997, Mandela estis honorita, en Brazilo, per la Medalo de Ordeno de la Merito de la Ekumena Frateco, en la kategorio Hors-Concours. Tiu laŭdindaĵo estas liverata de la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, al tiuj kiuj plej elstaris en sia fako sub la baza principo de Solidareco. Kiel dankesprimon, la iama sudafrika prezidento asertis: Mi sentas min tre feliĉa kaj honorata per ĉi tiu omaĝo farita de ParlaMundi de Legio de Bona Volo.

Kaj en 2012, en plenkunsido ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) —  dum celebrado de la Internacia Tago de Nelson Mandela* —, reprezentantoj de LBV registris siajn gratulojn al la sudafrikano pro lia 94-jariĝo kaj pro lia agado favore al Paco.

En la Templo de Bona Volo, la Piramido de la Lumaj Spiritoj, la Piramido de la Benataj Animoj, la ĵurnalisto Paiva Netto — fondinto de la monumento — mendis por la Panelo La Evoluo de la Homaro la bildon de Mandela flanke de aliaj gravaj nomoj en la historio de la homaro (el diversaj fakoj) pro lia kontribuo al la socio kaj al la disvastigo de Paco.

Al la eterna spirito de Nelson Mandela, Legio de Bona Volo kaj ĝia direktoro-prezidanto, José de Paiva Netto, direktas la plej sincerajn sentojn pri Paco, etenditajn al la tuta familio.

“Mi revas pri tiu tago kiam ĉiuj personoj leviĝos kaj komprenos ke ili kreiĝis por vivi kiel fratoj.” (Nelson Mandela)

__________________________
* Ekde 2010 oni celebras, je la 18a de julio, la Internacian Tagon de Nelson Mandela. Tiu dato estis starigita de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj rilatas al lia naskiĝtago.


Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva